UTC±00:00
UTC±0 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas hordiferencon de nul horoj al la Universala Tempo Kunordigita.
- En Eŭropo la horzono kutime nomatas Okcidenteŭropa Tempo (Irlando, Portugalio, Britio).
- En Afriko, kaj aldone anglalingve en Britio kaj Irlando, ĝi kutime referencatas simple kiel Universala Tempo Kunordigita aŭ kiel GMT (angle por "Greenwich Mean Time", do "Meza Tempo de Grenviĉo").
blua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00) |
helblua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) |
ruĝa | Centreŭropa Tempo (UTC+01:00) Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00) |
okro | Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00) Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00) |
flava | Kaliningrada Tempo (UTC+02:00) |
helverda | Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3), Minska Tempo / Moskva Tempo |
Tiu tempo uzatas:
Kiel norma tempo (tutjare)
redaktiOkcidenta Afriko
redakti- Burkina Faso
- Eburbordo (Côte d'Ivoire)
- Gambio
- Ganao
- Gvineo
- Gvineo Bisaŭa
- Liberio
- Malio
- Maŭritanio
- Sao-Tomeo kaj Principeo
- Senegalo
- Sieraleono
- Togolando
- Okcidenta Saharo
Atlantikaj insuloj
redakti- Gronlando
- la nordoriento
- Danmarkshavn kaj ĉirkaŭa areo
- la nordoriento
- Islando
- Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha (partoj de Britio)
Notoj:
- La plej okcidenta punkto kie la tempozono UTC±0 sen somera tempo aplikiĝas estas la loko Bjargtangar, sur la nordokcidenta duoninsulo de Islando (24° 32' okcidente). La tempo uzata tie je 1 horo kaj 38 minutoj antaŭas la fizikan tempon. Temas pri la plej granda devio inter UTC kaj fizika tempo sen uzo de somera tempo.
- La plej orienta punkto kie UTC±0 sen somera tempo aplikiĝas estas la Buvet-insulo, apartenanta al Norvegio, en la suda Atlantika Oceano (3°24' oriente).
Kiel norma tempo (vintro en la norda hemisfero)
redakti- Alderney
- Feroaj insuloj
- Guernsey
- Herm
- Irlando
- Manksinsulo (Isle of Man)
- Ĵersejo (Jersey)
- Portugalio (kun escepto de la Azoroj, kiu uzas la tempozonon UTC−1 kun somera tempo)
- Sark
- Hispanio (nur la Kanariaj Insuloj; observas la regulojn de Eŭropa Somera Tempo)
- Britio (GMT / BST)
Notoj:
- La plej okcidenta punkto kie la tempozono UTC±0 kun somera tempo aplikiĝas estas El Hierro, Kanariaj Insuloj, Hispanio (18°00' okcidente). La tempo uzata tie je 2 horo kaj 12 minutoj antaŭas la fizikan tempon. Temas pri la plej granda devio inter UTC kaj fizika tempo.
- La plej orienta punkto kie UTC kun somera tempo aplikiĝas estas Lowestoft en Suffolk, East Anglia, Anglio (1°45' oriente).
Kiel somera tempo (somero en la norda hemisfero)
redakti- Gronlando - orienta regiono ĉirkaŭ la loko Ittoqqortoormiit (Scoresbysund)
- Portugalio - nur la Azoroj