Siono (distrikto)
La Distrikto Siono (en la german Bezirk Sitten; en la franca district de Sion)estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 42959 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Siono.
Distrikto Siono | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Siono |
Geografia situo | CH1903: 593097 / 120214 (mapo)46.2333333333337.3491666666667Koordinatoj: 46° 14′ N, 7° 21′ O; CH1903: 593097 / 120214 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 42959 (2011-12-31) |
Areo | 125,6 km² |
Loĝantardenseco | 342 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2312 |
Geografio
redaktiLa distrikto Siono konsistas el la ĉefurbo Siono kaj la komunumoj norde de ĝi.
Komunumoj de la distrikto Siono
redaktiLa distrikto Siono konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Siono estas la plej granda. Jen la listo:
Historio
redaktiLa hodiaŭa distrikto estiĝis el la malnova valeza dekono Siono, kiu estiĝis el mezepoka episkopa administra unuo. De 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de la helveta Kantono Valezo, poste ĝis 1810 dekono de la Respubliko Valezo, tiam dum tri jaroj ĝis 1813 distrikto de la franca departemento de Sempiono. Ek de 1815 denove dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valzeo.[1]