Saarlouis
Saarlouis (aŭ france Sarre-Louis) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Saarlouis de la federacia lando Sarlando kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 25 583 loĝantojn. Kiel la nomo signas, Saarlouis lokiĝas ĉe la bordoj de la rivero Saar.
Saarlouis | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Sarlando | |||||
Distrikto | Distrikto Saarlouis | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06831 | |||||
Poŝtkodo | 66740 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLS | |||||
Oficiala Municipokodo | 10044115 | |||||
Subdivido | 8 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Roland Henz | |||||
Adreso de la administrejo | Großer Markt 1 66740 Saarlouis | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 34717 (stato 2022-12-31) [Saarland.de fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 19′ N, 6° 45′ O (mapo)49.3166666666676.75Koordinatoj: 49° 19′ N, 6° 45′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 181 m | |||||
Areo | 43,27 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.saarlouis.de/ | |||||
Hodiaŭe, la plej grava entrepreno de Saarlouis estas Ford. Tie estas konstruataj la Ford Focus, aŭ aliaj veturoj. Necesas nur ĉirkaŭ 20 minutojn por atingi Francion el Saarlouis, kaj 45 minutojn por atingi Luksemburgion.
Dum la reĝimo de Adolf Hitler, ekde 1936 ĝis 1945, la urbo estis oficiale renomita Saarlautern, ĉar la nazia registaro volis germanigi la antaŭan, francdevenan nomon.
La vorto louis aludas la francan reĝon Ludovikon la 14-a, kiu ekkonstruis la forton de Saarlouis en 1680 por protekti la novajn limojn de sia reĝlando.