Rosalind Elsie FRANKLIN (25-a de julio 192016-a de aprilo 1958) estis molekula biologiistino kiu helpis en la malkovro de la strukturo de DNA.

Rosalind Franklin
Persona informo
Rosalind Franklin
Naskonomo Rosalind Elsie Franklin
Naskiĝo 25-an de julio 1920 (1920-07-25)
en Notting Hill, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 16-an de aprilo 1958 (1958-04-16) (37-jaraĝa)
en Royal Marsden Hospital
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ovaria kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Willesden Jewish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno judoj vd
Lingvoj francabrita anglaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Newnham - fizika kemio (1938–1941)
St Paul's Girls' School (en) Traduki (1931–1938)
Universitato de Kembriĝo - fizika kemio (–1945)
Norland Place School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Rosalind Franklin
Familio
Patro Ellis Arthur Franklin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo kemiisto
kristalografo
universitata instruisto
genetikisto
biofizikisto
fizikisto
biokemiisto
molekula biologo
biologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kristalografio de ikso-radioj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franklin naskiĝis kaj mortis en Londono (Anglio).

Rosalind Franklin akiris sian doktoran diplomon pri fizika kemio ĉe Cambridge University en 1945. Ŝi lernis teĥnikojn de difraktado per X-radio dum tri-jaraj studoj en Parizo ĉe Laboratoire Central des Services Chimiques de L'Etat (Centra Laboratorio de la Ĥemiaj Servoj de la Ŝtato), ŝi revenis al Anglio por labori kiel helpesploristino ĉe King's College London kun John Randall.

Ne sciiginte al ŝi, alia helpanto de Randall Maurice Wilkins montris kelkajn el ŝiaj fotoj de X-radiaj difraktaĵoj de DNA al James Watson, sur kiuj sin apogis Watson kaj Francis Crick, kiuj publikigis en 1953 artikolon priskribantan la duoble-helican strukturon de DNA. Franklin estis mortinta pro ovaria kancero en 1958 kiam Wilkins, Watson kaj Crick ricevis Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1962.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti