Reinhard Bütikofer
germana politikisto
Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen (Alianco '90/La Verduloj), dum la jaroj 2002-2008 ĝia kunprezidanto - unue kun la Angelika Beer kaj ekde 2004 kun Claudia Roth.
Reinhard Bütikofer | |||||
---|---|---|---|---|---|
en 2006
| |||||
Persona informo | |||||
Reinhard Bütikofer | |||||
Naskonomo | Reinhard Hans Bütikofer | ||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Mannheim | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo vd | ||||
Partio | Alianco '90/La Verduloj Komunista Ligo Okcidenta Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Heidelberg • Stutgarto • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la eŭropaj balotoj 2009 li elektiĝis kiel Membro de la Eŭropa Parlamento kaj reelektiĝis ĝis la baloto de 2024.
Esperanto
redaktiEn la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, interalie kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.