Peter Knauer

germana teologo kaj esperantisto

Peter KNAUER (naskiĝis la 5-an de februaro 1935 en Berlino, mortis la 21-an de julio 2024 en Berlino[1]) estas germana katolika teologo, jezuito, profesoro kaj esperantisto.

Peter Knauer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1935 (1935-02-05)
en Berlino
Morto 21-an de julio 2024 (2024-07-21) (89-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
teologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fundamenta teologio

redakti

En la Jeszutia Altlernejo de Sankta Georgo kie studas studentoj el 20 landoj pri interkultureco en interreligieco, Peter Knauer instruis fundamentan teologion, ankaŭ konata sub baza teologia esplorado. Per sia hermeneutischen Fundamentaltheologie (hermeneŭtika fundamenta teologio) li pretendis montri, ke ŝajnaj diferencoj en kredo baziĝas sur lingvaj miskomprenoj, tiel ke li povis doni al sia ĉefa verko Der Glaube kommt vom Hören (Fido venas de Aŭdado), la subtitolon "Ökumenische Fundamentaltheologie" (Ekumena Fundamenta Teologio).

Kariero

redakti
 
Enirejo de la Jezuita Altlernejo Sankta Georgo (Philosophisch-Theologische Hochschule Sankt Georgen) en Frankfurt am Main, Germanio.

Li profesoriĝis en 1978 ĉe la Jezuita Altlernejo de Sankta Georgo (germane: Philosophisch-Theologische Hochschule Sankt Georgen) en Frankfurto ĉe Majno[2], kie li estis profesoro pri fundamenta teologio (ekde 1980) kaj vicrektoro de tiu altlernejo (1992-1993 ĝis 1996-1997). En 2003 li emeritiĝis tie kaj fariĝis kunlaboranto en la Foyer Catholique Européen kaj en la Office Catholique d'Information et d'Initiative pour l'Europe (OCIPE) en Bruselo ĝis 2018.

Verkaro (elekto)

redakti
  • (de) Peter Knauer: Der Glaube kommt vom Hören – Ökumenische Fundamentaltheologie. Graz-Wien-Köln 1978. 6-a eldono, Freiburg-Basel-Wien, Herder 1991, ISBN 3-451-22187-X (korektita reta eldono) estis lia ĉefverko.
  • (de) Adolf Haas, Peter Knauer (Hrsg.): Ignatius von Loyola, Das Geistliche Tagebuch [Traduko, komentoj]. Freiburg-Basel-Wien, Herder 1961.
  • (de) Peter Knauer (traduko kaj komentoj): Ignatius von Loyola, Geistliche Übungen und erläuternde Texte. Leipzig 1978.
  • (de) Peter Knauer: Unseren Glauben verstehen. Würzburg 1986. 6-a eldono, Würzburg 2001, ISBN 3-429-00987-1.
  • (de) Peter Knauer: Handlungsnetze – Über das Grundprinzip der Ethik. Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-8311-0513-8, reta eldono.
  • (de) Peter Knauer: Hinführung zu Ignatius von Loyola. Freiburg-Basel-Wien, Herder 2006, ISBN 3-451-29055-3.
  • (de) Michael Sievernich, Peter Knauer: Franz Xaver. Briefe und Dokumente 1535–1552. Schnell & Steiner, 2006, ISBN 3-7954-1875-5.

Tradukoj

redakti

Multaj de liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj fare de li mem aŭ de liaj studentoj. Peter Knauer ankaŭ prelegis pri misgvidaj bibliaj tradukoj el la hebrea kaj la greka, pri la kristana-islama dialogo (ekzemple "Fundamentaltheologie im Koran?"), pri struktua eraro en la monsistemo, pri Ignaco Lojola kaj Benedikto de Nursio[2].

En Esperanto

redakti

La zorgo de Knauer pri ĝusta kompreno kaj interpretado inter malsamaj vidpunktoj evidentiĝis en liaj novaj tradukoj, ekzemple la Ignacianaj Skribaĵoj kaj la Nova Testamento ankaŭ en la diskuto de fundamentaj etikaj demandoj, same kiel en lia intereso pri Esperantismo. Multaj esperantistoj konis lin kaj partoprenis liajn diservojn en Esperanto, i.a. dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto dum kiu li celebris la eŭkaristion laŭ la Esperanta misalo[2].

Festlibro

redakti

(germana) Gerhard Gäde (eld.), Hören-Glauben-Denken. Festschrift für Peter Knauer S.J. zur Vollendung seines 70. Lebensjahres (= Theologie: Forschung und Wissenschaft. Bd. 14). Lit-Verlag, Münster 2005, ISBN 3-8258-7142-8.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. "P. Peter Knauer SJ in Berlin verstorben" - ĉe: Jesuiten in Zentraleuropa, 21.7.2024
  2. 2,0 2,1 2,2 (de) Liborius Olaf Lumma, Peter Knauer SJ (1935–2024), Pray Telling