Larvo
Tiu ĉi artikolo estas pri la besto Larvo. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la mitologia larvo.
Larvo estas bestido, kies korpo esence diferencas en sia konstruo de tiu de la plenkreska besto de la sama specio.
- Raŭpo estas larvo de papilioj kaj kelkaj aliaj insektoj
- Pupo estas larvo de la insektoj.
- Krizalido estas ormakula pupo de kelkaj papilioj.
- Kronlarvo (trochophora) estas larvo de maraj ringvermoj, moluskoj, kiu havas unu aŭ pli cilian kronon.
- Vellarvo (veligera) estas la larvo de gastropodoj post kronlarvo.
- Naŭplio (nauplius) kaj zoeo estas larvo de kelkaj specioj de krustuloj.
Imagino (imago) estas plenkreska insekto.