La Matilla
La Matilla [lamaTIlja] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo La Matilla estas komprenebla etimologie kiel La Arbareto.
La Matilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35613 • 40175 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 3° 48′ U (mapo)41.191111111111-3.795Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 083 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Matilla, Segovia [+] | |||
Geografio
redaktiĜia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 7,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 80 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 60 el jaro 1991.
Ĝi distas 42 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj San Pedro de Gaíllos, Valleruela de Sepúlveda, Rebollo, Valleruela de Pedraza kaj Orejana.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Pedraza.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.