Kolo
korpoparto de homoj aŭ bestoj inter la kapo kaj torso (aŭ trunko)
Kolo estas la parto de la korpo de multaj vertebruloj inter la kapo kaj torso (aŭ trunko). Kolo de ĉiuj vertebruloj, do ankaŭ la homa kolo kaj eĉ ĝirafa, havas 7 vertebrojn. Escepto estas kelkaj bradipoj, kun ses ĝis naŭ kolaj vertebroj. Ĝi subtenas kaj donas al la kapo ĝian moveblecon, permesas paŝon al pluraj visceraj elementoj de la nerva sistemo, digestaj, spiraj kaj voĉaj aparatoj,
Kolo | |
---|---|
Homa kolo
| |
klaso de anatomia unuo | |
latine | cervix; collum |
de Gray | subject #280 1301 |
MeSH | Neck |
Geografie, oni uzas la vorton "kolo" por nomi mallarĝejon de tero aŭ akvo inter du pli larĝaj lokoj, parolante pri markolo resp. terkolo.
- platismo (m. platisma)
- sternoklavikomastoideo (m. sternocleidomastoideus)
- genihioido (m. genihyoideus)
- milohioido (m. milohyoideus)
- stilohioido (m. stylohyoideus)
- duventro (m. digastricus)
- sternohioido (m. sternohyoideus)
- tirohioido (m. thyrohyoideus)
- sternotiroido (m. sternothyroideus)
- skapolhioido (m. omohyoideus)
- longo kola (m. longus colli)
- longo kapa (m. longus capitis)
- antaŭa rekto kapa (m. rectus capitis anterior)
- laterala rekto kapa (m. rectus capitis lateralis)
- antaŭa skaleno (m. scalenus anterior)
- laterala skaleno (m. scalenus lateralis)
- malantaŭa skaleno (m. scalenus posterior)
- malgranda malantaŭa rekto kapa (m. rectus capitis posterior minor)
- granda malantaŭa rekto kapa (m. rectus capitis posterior major)
- supera oblikua kapa (m. obliquus capitis superior)
- malsupera oblikua kapa (m. obliquus capitis inferior)
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri kolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Li havas la kapon fortike sur la kolo. ” „ Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. ” „ Ne iras hakilo al kolo humila. ”
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-12.