Kunhegyes
Kunhegyes [kunhedjeŝ] estas urbo en orienta Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Kunhegyes, kies centro estas.
Kunhegyes | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5340 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 829 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 22′ N, 20° 38′ O (mapo)47.3720.630833333333Koordinatoj: 47° 22′ N, 20° 38′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 148,94 km² (14 894 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kunhegyes [+] | |||
Geografio
redaktiKunhegyes situas sur ebenaĵo, ne tro for de rivero Tiso, pli precize ĉe Tiso (lago), kiu estas artefarita lago pro baraĵo tra la rivero.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1311 en formo Hegyesegyháza (=pinta eklezio). Baldaŭe kumanoj alvenis kaj parte havis la vilaĝon. En 1683 la Dum la komunumo senhomiĝis. La rehomiĝo okazis ekde 1698. Post kelkaj jaroj la Habsburgoj senrajte forprenis aŭtonomion de kumanoj, sekve ili devis esti simplaj servutuloj. En 1705 la serboj bruldetruis la vilaĝon. En 1811 la vilaĝo ricevis rangon kampurbo, en 1970 iĝis grandvilaĝo, ekde 1989 urbo. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika paroĥa Preĝejo Sankta Triunuo (Kunhegyes)
- impona klasikisma Kalvinana preĝejo (Kunhegyes) el la 19-a jarcento, la turoj estas 48 m-ojn altaj
- skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) de 2000 kaj pri kumana ĉevalisto de 1986
- baroka domo pri salo de 1739, nun biblioteko
- monumento pri revolucio en 1956 de 2006
- urbodomo de 1878
- klasikisma sinagogo el la 19-a jarcento
- ventomuelejo de 1859
- termala banejo
Famuloj
redakti- En Kunhegyes naskiĝis kaj mortis Ferenc Zsigmond (literaturhistoriisto).
- En Kunhegyes naskiĝis matematikisto Gábor Szegő.