Henri Lefebvre

franca filozofo

Henri LEFEBVRE (naskiĝis la 16-an de junio 1901, mortis 29-an de junio 1991 en Navarrenx) estas franca marksisma intelektulo, sociologiisto kaj filozofo.

Henri Lefebvre
Persona informo
Henri Lefebvre
Naskiĝo 16-an de junio 1901 (1901-06-16)
en Hagetmau
Morto 29-an de junio 1991 (1991-06-29) (90-jaraĝa)
en Navarrenx
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Roland Lefebvre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
literaturkritikisto
membro de Franca rezistado
universitata instruisto
politikisto
sociologo
geografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio kaj sociologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Hagetmau, sudokcidente de Francio. Li studis filozofion en la pariza Universitato (Sorbono), diplomiĝis en 1920. De 1930 ĝis 1940, li profesoras pri filozofio; en 1940, li aliĝas al la franca "rezistomovado". De 1944 ĝis 1949, li direktoras la radiostacion Radiodiffusion française ("franca radiodissendo") en Tuluzo.

En 1962, li ekprofesoras sociologion en la strasburga Universitato.

Li mortis en 1991. En sia omaĝo, la revuo Radical philosophy ("radikala filozofio") skribas:

la plej verkema el la marksismaj francaj intelektuloj mortis en la nokto de la 28a ĝis la 29a de junio 1991, nelonge post sia 90a naskiĝtago. Dum lia longa kariero, lia laboro estis plurfoje moda aŭ ne, laŭ la epokoj, kaj influis ne nur la disvolviĝon de filozofio, sed ankaŭ tiun de sociologio, de geografio, de politikaj sciencoj kaj de literatura kritiko. [1] Arkivigite je 2003-06-26 per la retarkivo Wayback Machine