Gustav Hermann Göhl

germana instruisto, filologo kaj esperantisto

Gustav Hermann GÖHL (göl) (naskiĝis la 16-an de junio 1859 en Mitteloderwitz, mortis la 11-an de januaro 1931 en Neugersdorf) estis germano, d-ro, prof., studkonsilisto (Studienrat), reallernejestro kaj gramatikisto de Esperanto.

Gustav Hermann Göhl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1859 (1859-06-16)
en Oderwitz
Morto 11-an de januaro 1931 (1931-01-11) (71-jaraĝa)
en Neugersdorf
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Vajmara Respubliko
Germana Imperiestra Regno
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1908–)
verkisto
delegito de UEA Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Göhl studis teologion, germanistikon kaj modernajn lingvojn. Esperantisto de 1908. Grupestro en Riesa kaj poste en Neugersdorf (ambaŭ en Saksio). Delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1912 ĝis 1931. Prezidanto de Akademia Esperanto-Ligo de 1922 ĝis 1926. Membro de la Lingva Komitato de 1929.

Verkisto de lernolibroj por germanlingvanoj, kunlaboranto de multaj gazetoj, precipe de Germana Esperantisto, por kiu li redaktis dek jarojn la gramatikajn ekzercojn. Ili estis la bazo por lia plej grava verko, detala gramatiko de Esperanto (Germana-esperanta). Pri ĝi li laboris seninterrompe 8 jarojn. Ĝiajn lastajn foliojn li finis malmultajn tagojn antaŭ sia morto, ĝi aperis postmorte en 1932 kaj estis senŝanĝe represita en Berlino en 1973 kaj en 1989. Ĝis la apero de la Esperanto-Grammatik de Dirk Willkommen en 2001 ĝi restis la plej detala kaj grava german-lingva referenc-verko gramatika de Esperanto. Max Butin skribis en sia recenzo en Heroldo de Esperanto, (n-ro 30 (683), p. 4 de 31 julio 1932): "[la verko etendiĝas] alten super ĉiuj nun ekzistantaj germanaj Esperanto-instruiloj ... Göhl eble pli profunde penetris en la puran kernon de Esperanto ol iu antaŭ li, kaj li pruvas, ke ni absolute ne sufiĉe uzas la trezoron Zamenhofan ...".

Verkoj (elektitaj)

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Esperanto-Lehrbuch für Volksschüler und einsprachige Erwachsene

 
 Bonega lernolibro por germanoj. Ĝi prezentas bone ordigitan materialon ekzercigan, tiom por komencantoj kiom jam progresintaj lernantoj de nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)

Pri Ausführliche Sprachlehre des Esperanto. Lehr- und Nachschlagebuch für Fortgeschrittene

 
 La libro volas servi al progresintoj, kiuj tradukas el la germana lingvo aŭ verkas originalaĵojn. Ĝi certe estas bonega kompletigo de Loy (Mehrsinnige Wörter) aŭ de iu el niaj gravaj vortaroj (Bennemann, Christaller) akcentanta precipe la gramatikan

vidpunkton. Plej ĝisfunde ĝi pritraktas la vortfaradon kaj la prepoziciojn. Priparolante la vortformojn la aŭtoro ĉiam aldonas la koncernajn sintaksajn ĉapitrojn. Kelkfoje (ekz. sur pĝ. 126) iu grava rimarko estas sub la teksto. Oni eble plej vigle diskutos la ĉapitron pri vortfarado. Ĉu oni ekz. uzu esprimojn kiel „nepr“, „supri“? „Estri“ ne estas „meistern“ sed „leiten“. Pli bona ol „fiinsektaro“, kiu ja ne estas kontraŭmorala, estus la esprimo "insektaĉaro“. „Virinaĉo“ estas eble „Weibsbild“ sed ne „Frauenzimmer“. Anstataŭ „arbetaĵo“ sufiĉas „arbeto“. „Nuneco“ nur estas „Gegenwart“, ne „Aktualität“; „manĝegi“ estas „viel essen“ sed ne „unmanierlich essen“. Citante la Zamenhofan esprimon „nepovebligi“ oni aldonu, ke la kunmetaĵoj kun -ebl kutime havas pasivan sencon. Kial oni traduku „Krankeuwärter“ per „malsanulejisto ? Oni ne „plenumas“ sed „sukcese faras“ ekzamenon. Ne skribu “simplabeleco“ kiel unu vorton, por ke oni ne derivu ĝin de „abelo“. La mallongigo lern- kaj sciema memorigas al mi nian „Wachszieher- und Lebzelterei*. Por „Ar’“, „Aera’“ oni prefere uzu „areo“, „erao“. La tradukoj „sich fortbefindlich“, „esperantistisch“ estas lingve malkorektaj. En la dua parto priparolanta la vortkategoriojn mi trovis la jenon plibonigebla: § 97 „anekso al Egiptujo“ ne estas „Annexion Aegyptens“ (kp. „La anekso de Bosnio al Aŭstrujo en 1908), § 103, III C „zweite, dritte“, ne „erste, zweite“ Steigerungsstufe (grado), § 207 „Sur la ĉielo staras steloj“ estas germanismo (pli bone vidiĝas), § 210 oni ne loĝas „auf der Berliner Straße“, sed „in“. § 229 ne „malkare“ sed „malmultekoste“, § 262 „kredi“ ne estas „halten für“, § 291 "procesi kun“ oni ne traduku per „sich klagen mit“ sed per „Klage führen gegen“, § 326 anst. „post ol“ oni uzu „post kiam“, § 330 interjekcion „aŭ“ oni pro ebla miskompreno ĉiam anstataŭu per "aj“. Kelkfoje oni ne aldonis post esprimo la mallongigon Z(amenhofo) ekz. post „ŝakale“.

La konsilon, ke perfektiĝemulo legu multon, oni aprobus, sed bedaŭrus la mankon de listo da legaĵoj. Precipe mi ŝatis la liston da germanaj prepozicioj kaj helpverboj kun ia koncernaj tradukeblecoj, krome la paragrafojn 4, 79, 95-1, 108 A 2, 126 (uzo de refleksiva pronomo), 139, 161, 218 (po), 240 f Anm., 263 B 2, 269-1/3, 271, 283/4: (tian gravaĵon oni ne presigu en „petit“), 292-3, 301-2, 304,18 Anm., 325 Anm 2, 337-3. Kiel oni vidas, la subdividoj en la verko estas tro multe uzalaj kaj kelkfoje malhelpas la klaran supervideblecon. Sed malgraŭ ĉio — mi ne konas germanan Esperanto-gramatikon samkompletan. Nur pri E-etimologio — la ĉapitro favorata de mi — ĝi tute silentas. Mi rekomendas ia libron al ĉiuj grupoj kaj izoluloj, kiuj deziras serioze pritrakti lingvajn demandojn. 
— D-ro W. Biehler, Aŭstria Esperantisto (revuo) n.95 (mar 1933)
 
 Jen nova libro, kiu tre certe faros utilajn servojn al la Esperantisto, kiuj konas la germanan lingvon. Ĝi plene respondas al sia celo : disponi al ĉiuj

lernintoj de nia lingvo facile konsulteblan materialon en ĉiu okazo de dubo pri iu lingva subtilaĵo. La klarigoj pri ĉiuj detaloj de la gram atiko kaj vortfarado Esperantaj estas plej kompreneble prezentataj kaj akompanataj de multnombroj (tiel), trafaj ekzemploj.

Krom la ĝenerala tabelo de enhavo, faciligas la uzon de la libro tre ampleksa detal-indekso, kiu montras la ciferon sub kiu uzanto trovos la bezonatan klarigon.

Plaĉaj kaj zorgaj presado kaj bindo de la libro agrabligas ĝian uzon. Certaj ni estas pri la sukceso kaj pri la vere granda utileco de tiu verko, kiu estas bela memoraĵo al la antaŭ nelonge formortinta samideano Prof. Gohl, unu el niaj plej energiaj propagandistoj el Germanujo. 
— Belga esperantisto n196 (jun-aug 1932)

Eksteraj ligiloj

redakti