Distrikto Schwäbisch Hall
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Stutgarto |
regiona ligo: | Hajlbrono-Frankonio |
administra sidejo: | Schwäbisch Hall |
areo: | 1 484 km² |
Loĝantoj: | 202 834 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 126 po km² |
Aŭtokodo: | SHA (Schwäbisch Hall) |
Oficiala kodo: | 08127 |
La distrikto Schwäbisch Hall situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Schwäbisch Hall. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Hajlbrono-Frankonio.
La distrikto havas areon de 1 484 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 202 834 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Main-Tauber norde, Ansbach de la najbara federacia lando Bavario oriente, Ostalb sude, Rems-Murr plus Heilbronn sudokcidente kaj Hohenlohe okcidente.
Geografio
redaktiLa distrikto kovras parton de la ebenaĵo Hohenlohe, de la altebenaĵoj Ŝvabia-Frankonia Arbaro (germane [Schwäbisch-Fränkischer Wald) kaj Frankonia Altaĵo (germane Frankenhöhe). La distrikton trapasas la du dekstraj alfluaĵoj de la rivero Neckar, la riveroj Jagst kaj Kocher.
Administra divido
redaktiLa distrikto konsistas el 30 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Crailsheim (32.864)
- Gaildorf (12.538)
- Gerabronn (4.512)
- Ilshofen (6.104)
- Kirchberg an der Jagst (4.429)
- Langenburg (1.835)
- Schrozberg (6.036)
- Schwäbisch Hall (36.604)
- Vellberg (4.304)
Neurbaj komunumoj:
- Blaufelden (5.355)
- Braunsbach (2.388)
- Bühlertann (3.141)
- Bühlerzell (2.068)
- Fichtenau (4.585)
- Fichtenberg (2.889)
- Frankenhardt (4.800)
- Kreßberg (3.914)
- Mainhardt (5.636)
- Michelbach an der Bilz (3.465)
- Michelfeld (3.599)
- Oberrot (3.752)
- Obersontheim (4.815)
- Rosengarten (5.229)
- Rot am See (5.180)
- Satteldorf (5.284)
- Stimpfach (3.072)
- Sulzbach-Laufen (2.582)
- Untermünkheim (3.016)
- Wallhausen (3.582)
- Wolpertshausen (2.009)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2007-07-15 per la retarkivo Wayback Machine