Desa babilado

(Alidirektita el Dejeru Sapuho)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Desa babilado (Dejeru SapuhoDesa Chat) estas apriora projekto de internacia planlingvo proponita de Peter Davis en 1989.

La ĉefa ideo estas faciligi la komputilajn procedojn. Ĝi havas kvin vokalojn kaj dudek unu konsonantojn, kun 105 silaboj entute. La vortoj komenciĝas je silabo, kiu indikas la nombron de silaboj en la vorto. La projekto havas apogon de la "Desa Educational Trust", fondaĵo eduka por la promocio de metodoj de studo.

Ekzemploj

redakti

Camisi vigi gojumi. (Morgaŭ mi legos).

Pisuvo remo tiruqe. (La floro estas el ĝardeno)

Wuluyu ji befo jecuso. (La pentraĵoj estas sur la muro).

Mehu liba bulico figeqe. (Eble li havas novaĵon).

Moha to muhitu qago kiyevo. (Ŝi kantos dum la vizitado).

Muviva tuvu bupiqo. (La arbo estas apud rivero).