Cerezo de Abajo [zeREzo deaBAĥo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Cerezo de Abajo estas komprenebla etimologie kiel Ĉerizarbo de Malsuprejo.

Cerezo de Abajo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40591
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 3° 36′ U (mapo)41.217777777778-3.5922222222222Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 046 m [+]
Areo 19,89 km² (1 989 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerezo de Abajo (Provinco Segovio)
Cerezo de Abajo (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Cerezo de Abajo
Cerezo de Abajo (Hispanio)
Cerezo de Abajo (Hispanio)
DEC
Situo de Cerezo de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerezo de Abajo [+]
vdr
Cerezo de Abajo en la provinco Segovio.

Geografio

redakti

Ĝia monteta municipa teritorio okupas totalan areon de 19,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 115 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 80 el 1991.

Ĝi distas 60 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Sotillo, Cerezo de Arriba, Duruelo kaj Santo Tomé del Puerto.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La origino de la municipo Cerezo de Abajo estas de mezo de la 13-a jarcento, tiam literumita Cereso de Yuso. Ĝi estis en la komunumaro Ochavo de la Sierra y Castillejo, de la Comunidad de villa y tierra de Sepúlveda.

Fine de la Hispana Enlanda Milito, la venkinta frankisma flanko organizis sur tereno ene de la municipa teritorio la plej grandan koncentrejon por politikaj malliberuloj el la provinco. En ĝi estis enfermitaj nombraj respublikanojn kaptitajn dum kaj post la fina ofensivo al Madrido: la 4an de Aprilo 1939, post la fino de la milito, estis tie pli ol 5 000 homoj, en areo subĉiela ĉirkaŭita per dornodratoj kun nesufiĉa nombro de tendoj por ŝirmi tiom grandan kvanton de malliberuloj.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ

redakti