Cămărzana
komunumo en Rumanio
Cămărzana [kemerzana] (hungare: Komorzán) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 983 loĝantojn (rumanoj); en 1992 2 860 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 362 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1387. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye).
Cămărzana | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Komorzán (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 48° 0′ N, 23° 19′ O (mapo)47.99444444444423.308611111111Koordinatoj: 48° 0′ N, 23° 19′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 183 m | |
Poŝtkodo | 447075 | |
Loĝantaro | 2 362 (2021, 2 505 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 137274 | |
Cămărzana situas rande de distrikto Satu Mare ĉe la landlimo al Ukrainio; ĝi estas voje atingebla nur tra Boinești per la distrikta vojo DJ109K.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de la distrikto
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2023-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto