Brieva [BRJEba] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Brieva estas etimologie komprenebla eble kiel Vadejo aŭ Kratagejo.

Brieva
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 4° 3′ U (mapo)41.034444444444-4.0533333333333Koordinatoj: 41° 2′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 089 m [+]
Areo 13,7 km² (1 370 ha) [+]
Brieva (Provinco Segovio)
Brieva (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Brieva
Brieva (Hispanio)
Brieva (Hispanio)
DEC
Situo de Brieva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brieva [+]
vdr
Brieva en la provinco Segovio.
Placo.

Toponimio

redakti

La loknomo Brieva estis uzita almenaŭ ekde la 13-a jarcento.​ Teorioj sugestas, ke ĝi devenas de la kelta briva ‘ponto’ aŭ de la latina brevia ‘vadejo’.​ Sed la ĝusta deveno eble estas en la latina vêpres, is ‘kratago, dorno, rubuso’, kun posta fonetika evoluo vêpra > vebra > vreba > vrieba.​ Aparte ĝi povus aludi al reloĝado farita el Brieva de Cameros (La Rioja) aŭ Brieva de Juarros (Burgos). Ties etimologia signifo estas tre ofta, pro kio anstataŭ referenco al deveno de reloĝantoj, ĝi povis estis domaro fondita en loko kun rubusoj.​

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas nur 13 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cabañas de Polendos, Adrada de Pirón, Torreiglesias, Espirdo, Santo Domingo de Pirón kaj Basardilla.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe rura turismo kaj funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis.

Vidu ankaŭ

redakti