Okulkuracado
Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado. Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.
La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".
Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.
Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.
Specifaj nomoj
redaktiTermino | Vorto | |
---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | oftalmologio |
esperantiginta | oftalmomedicino | |
pura esperanta | okulmedicino, okulkuracado | |
Profesiisto
(formala) |
asimilinta | oftalmologo |
esperantiginta | oftalmomedicisto | |
pura esperanta | okulmedicisto, okulkuracisto | |
Profesiisto (neformala) | okulisto |
Literaturo en Esperanto
redaktiLernolibro pri oftalmologio, Seiiĉi Kato, 1-a eldono 1973, aktuala 3-a eldono 1994, ISBN 3892400881
Eksteraj ligiloj
redakti(esperanto, franca, angla) Hejmpaĝo de Edouard Benois, esperantisto-oftalmologo
Vidu ankaŭ
redakti- Optiko
- Amsler-krado
- Henri Dor, Johann Andreas Eisenbarth, Carlos Juan Finlay, Li Wenliang kaj L.L. Zamenhof, ĉiuj estis profesiaj oftalmologoj.
- Metodo Bates, senutila alternativa vidkorektiga metodo