Nekropolo
Nekropolo estas granda tombejo aŭ enterigejo (el la greka nekropolis "urbo de mortintoj"). Ĉi faktermino estas ĉefe uzata por enterigejoj ĉe la centroj de antikvaj kulturoj. Nuntempaj tombejoj devas esti aparte grandaj aŭ famaj por esti nekropolo.
Laŭ Francisko Azorín nekropolo estas Tombarejo similanta, pro siaj vojoj k. konstruaĵoj, urbo de mortintoj.[1] Li indikas etimologion el la greka nekro + polis (morto urbo).[2]
Listo de nekropoloj
redakti- Tombejo Kristoforo Kolumbo, (Havano)
- Nekropolo San Carlos Borromeo, (Matanzas)
- Kairo
- Piramidoj de Gizo, Gizo
- Memfiso, Memfiso
- piramidaro de Sakaro, nekropolo de Memfiso
- Amon-Oazo en Siŭa
- Alyscamps, de Romia ĝis mezepoko en (Arles)
- Panteono de Parizo
- Père Lachaise (Parizo)
- nekropolo de francaj reĝoj en Baziliko de Saint-Denis en Saint-Denis ĉe Parizo
- Cerveteri (etruska)
- Lipari (Eolaj Insuloj)
- Locri, la antikva greka Lokroi Epizephyrioi
- Nekropolo de Pantaliko
- Taranto
Referencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 149.
- ↑ Azorín, samloke.