Nacia fusila asocio de Usono
La Nacia fusila asocio de Usono (angle National Rifle Association of America, NEŜnl rajfl esosiEjŝen) estas privata asocio en Usono, kiu subtenas la trejnadon de civitanoj pri pafiloj kaj la civitanan rajton posedi kaj porti pafilojn.
Nacia Fusila Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
National Rifle Association of America | |||||
Ĉefsidejo de NRA | |||||
neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 17-a de novembro 1871 | ||||
Geografia situo | 38° 51′ 47″ N, 77° 20′ 8″ U (mapo)38.863055555556-77.3355Koordinatoj: 38° 51′ 47″ N, 77° 20′ 8″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Kantono Fairfax, Virginio, Usono | ||||
| |||||
Agareo |
gun laws and policy | ||||
Fondinto(j) | William Conant Church • George Wood Wingate vd | ||||
Estr(ar)o | Charles L. Cotton (Prezidanto) Wayne LaPierre | ||||
| |||||
Retejo | nra.org | ||||
twitter.com/nra | |||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
Ĝia nomo signifas "Nacia Fusila Asocio". Ĝi estis fondita la 17-an de novembro 1871 en Novjorko sub la nomo American Rifle Association (Usona Fusila Asocio) kaj nomas sin "la plej malnova organizo pri civitanaj rajtoj" en Usono. Ĝia origina celo estis plibonigi la paf-kapablon de soldato-taŭgaj civiluloj. Ĝia unua prezidanto estis Ambrose E. Burnside. En 1883 prezidantiĝis la usona eksprezidento Ulysses S. Grant.
En politiko, NRA forte engaĝiĝas kontraŭ elektaj kandidatoj, kiuj deklaras (aŭ estas suspektataj) havi la intencon, iel limigi la rajton je pafil-posedo kaj -uzo. Multaj usonaj prezidentoj estis membroj de NRA. Al Gore, kandidato de 2000, ne estis membro, kaj NRA pagis kampanjon kontraŭ li en la subŝtatoj Arkansaso kaj Tenesio, kiujn li perdis.
Estas malfacile diri, kiom da membroj NRA havas, ĉar la membro-kategoria sistemo estas komplika. La ampleksa direktoraro (ĉ. 75) estas elektata nur de eta parto de la membraro, kiu antaŭpagis sian kotizon por pluraj jaroj aŭ por la vivo. Nur unu direktoro estas elektata de la membrokunveno.