Muzeo de Bardo
La Nacia Muzeo de Bardo aŭ Bardo-Muzeo (arabe المتحف الوطني بباردو; france Musée national du Bardo) estas arkeologia muzeo kiu situas en Tunizo, Tunizio. Ĝi konatas pro la riĉa kolekto de romiaj mozaikoj.
Muzeo de Bardo | |||
---|---|---|---|
المتحف الوطني بباردو | |||
muzeo | |||
Lando | Tunizio vd | ||
Situo | Le Bardo | ||
Adreso | 2000 Le Bardo | ||
Estiĝo | 1885 | ||
Malfermo | 7-a de majo 1888 | ||
Koordinatoj | 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)36.80938610.134508Koordinatoj: 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 39 501 (2015) | ||
Parto de | palais du Bardo vd | ||
Retpaĝo | http://www.bardomuseum.tn/ | ||
Muzeo de Bardo | ||
---|---|---|
muzeo | ||
muzeo [+] | ||
Lando | Tunizio | |
Situo | Tunizo | |
- koordinatoj | 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)36.80938610.134508Koordinatoj: 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Areo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Estiĝo | 7-a de majo 1888 | |
Vizitantoj | 664 891 (2005) | |
Muzeo de Bardo | ||
Vikimedia Komunejo: Bardo National Museum [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Bardo estas unu el plej gravaj muzeoj de la Mediteranea regiono kaj la dua en la Afrika kontinento post la Egipta muzeo en Kairo. Ĝi markas la historion de Tunizio laŭlonge de kelkaj jarmiloj kaj tra multaj civilizoj tra ampleksa vario de arkeologiaĵoj. Aldone al faman verkoj kiaj la Blua Korano de Kairuano, la Islama sekcio enhavas kolekton de ceramikaĵoj el Norda Afriko kaj Malgranda Azio.
La Bardo kunigas unu el plej fajnaj kaj grandaj kolektoj de romiaj mozaikoj en la mondo danke al la elfoŝaĵoj entreprenitaj el la komenco de la 20a jarcento ĉe arkeologiaj lokoj en la lando kiaj Kartago, Hadrumeto, Duga, aŭ Utiko. La mozaikoj reprezentas unikan fonton por esplorado pri ĉiutaga vivo en Romia Afriko. La Muzeo enhavas ankaŭ riĉan kolekton da marmoraj statuoj reprezentantaj diojn kaj romiajn imperiestrojn troviĝantajn en variaj lokoj kiaj tiuj de Kartago kaj Thuburbo Majus.
La muzeo spertis ampleksajn renovigojn kun la helpo de la Monda Banko, kiuj estis ĉesigitaj en 2011 pro la okazaĵoj de la revolucio en Tunizio.
La 18an de marto 2015, la Muzeo suferis terorisman atakon, dum kiu 24 personoj, apartenantaj al malsamaj nacioj, estis mortigitaj. La terorisma organizaĵo Islama Ŝtato prenis respondecon pri tio [1][2].
Bildaro
redakti36° 48′ 33.79″ N 10° 08′ 04.23″ O / 36.8093861 °N, 10.1345083 °O (mapo)
-
Detalo de la mozaiko de Odiseo
-
Odisea Mozaiko
-
Neptuna Roma Mozaiko
-
Zodiaka mozaiko
-
Mozaiko de Senjoro Julio, 5a jarcento, Kartago
-
Matrona ĉe toileto, 4a jarc. Kartago
-
Prakristana Ĉambro kun Baptejo centre.
-
Muzea Enirejo.
-
Salono de Sarkofagoj.
-
Alirejo teretaĝa.
-
Plafono de Udna Ĉambro.
-
Plafono.
-
Plafono de Altiburos.
-
Kristana baptujo ; Trovita en Kalibia (en), diametro 3,3 m; 6-a jarcento
-
La dediĉa inskribo de iu Juliana al la "Sankta Sinagogo de Naru" (kun la sep kanlampo ĉe la fino, la Menoro); estis trovita en la restaĵoj de la planko de la sinagogo en Hamam Lif ; Datita al la 6-a jarcento
-
Paĝo de la Blua Korano el Kajruano (versoj el Surat Fatr ); Datita al la 10-a jarcento
Notoj
redakti- ↑ "The Latest: French President Mourns Tunisia Victims". nytimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [1] Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Museum attack a 'great calamity' for Tunisia's young democracy". latimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [2]