Trifingra potentilo
Trifingra potentilo (latine Potentilla erecta), ankaŭ nomata tormentilo, estas flavaflora herbo el la genro potentiloj el la familio rozacoj.
Trifingra potentilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Potentilla erecta L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Oni ne konfuzu tiun planton kun similnoma parenca specio, rekta potentilo (Potentilla recta).
Disvastiĝo
redaktiTrifingra potentilo hejmas en la borealaj kaj modere malvarmaj zonoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio; en suda Eŭropo ĝi troviĝas nur en montaraj regionoj. Ankaŭ en Ameriko troveblas ekzempleroj, sed ili supozeble estis enkondukitaj.
Ĝi kreskas sur humida kaj acideta grundo, kiel marĉoj, erikejoj kaj magraj herbejoj. La planto estas indikilo por magreco. Ĝi troveblas ĝis meza alteco en montaroj. En Alpoj ĝi kreskas ekzemple ĝis alteco de 2000 m.
Priskribo
redaktiAspekto
redaktiTrifingra potentilo estas staŭda herbo, kreskanta ĝis alteco de 10 ĝis 30 cm, kelkfoje ĝis 50 cm. Ĝi posedas fortan rizomon kun diametro de 1-3 cm, kiu inklinas al ligniĝo kaj montras sangoruĝan tranĉofacon. La tigoj disbranĉiĝas; la eksteraj tigoj kuŝas kaj grimpas super la grundon, la interne kreskantaj tigoj estas pli rektaj. Ili portas foliojn kaj estas iomete harhavaj.
La folioj troviĝas en grupoj de po kvin (3 ĉefaj folioj kaj 2 kromaj) ĉirkaŭ la tigoj. Ili havas inverse lancetan formon kun denta rando.
Floro kaj reproduktado
redaktiLa floroj grandas proks. 1 cm en diametro, la sepaloj estas proksimume samlongaj kiel la petaloj. La floroj konsistas el kutime 4 (kelkfoje ankaŭ 5 aŭ 6) flavaj, radiaj petaloj kun inverse kora formo. Per la nombro de petaloj oni povas distingi la trifingran potentilon de aliaj specioj el la potentiloj, ĉar la aliaj havas ĉiuj 5 petalojn. La florado daŭras inter majo kaj septembro. Kromosomoj estas 2n=28.
Uzo
redaktiUzo kiel kuracplanto
redaktiTrifingra potentilo estas uzata jam de longa tempo kiel kuracplanto. Ĝi enhavas kiel efikantojn tanaĵojn, flavonoidojn, saponinojn kaj volatilajn oleojn kaj la glikozidon tormentilino.
La efiko estas precipe adstringa. Pro tio la planto uzata kontraŭ diareo, stomakaj doloroj kaj inflamo de la intesto.
Tamen dum mezepoko oni uzis la planton ankaŭ por haltigi sangoverŝon (en la germana la popola nomo estas Blutwurz „sangoradiko“). Intertempe laboratoriaj esploroj pruvis, ke la suko de la planto efikas malhelpe al la reproduktado de bakterioj kaj virusoj kaj estas ankaŭ kontraŭinflama, pro tio la aplikado sur vundoj povas esti helpa. Same gargarado per dekoktaĵo de potentilo plibonigas inflamojn de la faringo aŭ de la buŝa mukozo.[1] La sangohaltiga efiko tamen ne ekzistas laŭ tiuj modernaj esploroj.[2]
Uzo kiel farbo
redaktiTrifingra potentilo enhavas kelkajn efikantojn, kiuj povas farbi, kaj ĝi estis uzata en antaŭaj tempojkiel farbo por lano aŭ ŝtofo. Precipe katekinoj kaj elaga acido povas per aldono de aliaj substancoj kiel aluno aŭ kuprosulfato farbi ŝtofojn flavbrune respektive ruĝbrune.