Studunto
"Antaŭ ĉio zorgu oficon, -- plezuro atendos sian vicon"
- ~ Zamenhof al studunto perdante sian tempon
"Ĉiuj diras ke mi estas "absoluta senutilulo", sed fakte mi ne estas "absoluta senutilulo", almenau mi ja UTILAS kiel malbona, nesekvinda, ekzemplo"
- ~ Studunto pri si mem
"Kiel iama studento de la ĉina lingvo mi ankaŭ scias ke la sono Ĥ ne ekzistas en la ĉina lingvo"
- ~ Detlef Karthaus pri ĉina lingvo
"al mi oni instruis ke en esperanto oni estas "lernanto" en lernejo kaj "
studento" en universitato"
- ~ Renato Corsetti pri sia studunta vivo
"Estas tiom da frenezaj esperantistoj..."
- ~ iu
"Socialismo estas opio por studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"
"Mi memoras pri iu mia samklasano, kiu infane falis en la truon de la necesejo"
- ~ stundinto
"Interesa kaj utila vorto, dankon!"
- ~ Finno pri studunto
Studunto estas nestudanta studento. Studunto ĝuadas sian vivon, aktive vivas (ĉefe dum nokto), aŭskultas muzikon, amuziĝadas kun kamaradoj, ofte drinkas alkoholon, fumas marĥuanon, ktp.
Asekuriteco estas antaŭkondiĉo por studentiĝi, ĉar studuntoj ofte acidentiĝis.
Lernejo kaj UniversitatoRedakti
Kiam mi estis knaho, mi rememoras ke scienco montras al ni ke, lernejo estas negravas afero, eblas drinki. Studado estas serioza afero, post fino de universitato estos kaosa periodeto, kaj certe mi iros ien. La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.
BOTANIKAJ KONOJRedakti
Studento al kamparano : Ĉu vi konas tiun mirindan floron ?
Kamparano : Jes.
Studento : Al kiu familio ĝi apartenas ?
Kamparano : Al la Delponto’j, kiuj loĝas malproksime de tie ĉi.
MalfacilaĵoRedakti
La profesoro: Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi demando estas malfacila por vi.
La kandidato: Ne la demando, sed la respondo.
ImaguRedakti
La profesoro: Imagu, ke vi trinkas unu glason da akvo ...
La kandidato (INTERROMPAS): Pardonu, mi estas tute ne kapabla ̧ĝin imagi.
Geniaj ideojRedakti
Angla studanto englutis sian hejman ŝlosilon por ke la amikoj rezignu pri la ideo irigi lin hejmen ĉar li estis ebria.
NEATENDITA HELPORedakti
Studento vekiĝas dum la nokto pro granda bruo en sia ĉambro: Kiu estas tie? li krias.
Ŝtelistoj: Restu tranvila, ni serĉas monon.
Studento, subite leviĝante: Atendu, mi serĉos kun vi
MedicinoRedakti
Medicina studento demandis faman doktoron:
'‘Por kio vi operaciis tiun viron?”
“Ducent dolaroj.”
“Jes, tion mi scias,” diris la studento, “sed mi deziras scii kion li havis?”
“Ducent dolarojn,” ree respondis la doktoro.
EsperantoRedakti
Studantoj povas trovi multajn kialojn por lerni kaj paroli esperanton. Jen kelkaj el ili:
Facila lernado: Esperanto estas konata por esti tre facila lingvo por lerni. Ĝi havas regula gramatiko kaj ne havas malfacilajn aferojn kiel ekzemple gramatikan kongruon aŭ multoblajn kazojn. Tial, studantoj povas lerni ĝin pli rapide ol aliajn lingvojn.
Internacia lingvo: Esperanto estas internacia lingvo, kiu povas esti parolata en multaj landoj de la mondo. Tial, studantoj povas uzi ĝin por komunikiĝi kun homoj el aliaj landoj, kaj eble eĉ vojaĝi al aliaj landoj kaj interparoli kun aliaj esperantistoj.
Amikiĝi kun homoj el aliaj landoj: Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ movado. La esperanto-komunumo estas konata por esti tre amika kaj akceptema al homoj el aliaj landoj. Tial, studantoj povas fari novajn amikojn el diversaj partoj de la mondo.
Plibonigi lingvajn kapablojn: Studado de esperanto povas helpi al studantoj plibonigi siajn lingvajn kapablojn kaj kompreni la lingvajn strukturojn. Tio povas helpi ilin en la lernado de aliaj lingvoj, kaj eble eĉ esti pli konscia pri sia propra denaska lingvo.
Kulturo kaj literaturo: Esperanto havas rikan kaj varian literaturon kaj kulturon, kiu estas facile atingebla por studantoj. Estas multaj esperanto-laboroj kaj libroj, kiuj povas esti lernitaj kaj studitaj de esperanto-studantoj.
Tio estas nur kelkaj el la multaj kialoj por kial studantoj povas trovi intereson en lernado de esperanto.
Tre amuza ŝercoRedakti
Klarigi studadon estas tre malfacile. Unue, kiam vi estas nova, ne volas studi. Poste, kiam vi estas maljuna, ne povas studi. Kaj se vi estas inter la du, neniu volas, ke vi studu.
PLIBONIGI LA MEMORONRedakti
Eta Joĉjo demandas al eta Toĉjo: Ĉu vi sukcesis je la ĵusa testo, Toĉj'?
Toĉjo: Ne tre bone. Mi trovis neniun ajn respondon!
Joĉjo: Ĉu vi ne studis?
Toĉjo: Ne, sed mi aĉetis unu el tiuj specialaj kapkusenoj, kaj dormis sur ĝi ĉinokte.
Joĉjo: Kian specialan kapkusenon?
Toĉjo: Kun memorŝaŭmo!
ReklamoRedakti
Ĉu vi volas fari gravan elekton por via estonteco? Lernu Esperanton! Ĉi tiu internacia lingvo povas malfermi al vi la pordojn al tuta mondo. Kun Esperanto, vi povas komunikiĝi kun homoj el ĉiuj landoj sen bariloj de lingvo. Kaj lernado estas facila - Esperanto havas simplecan gramatikon kaj konstruitan vortareton.
Ĉu vi deziras plibonigi vian internacian sperton kaj eble eĉ alveni al alia lando? Esperanto povas helpi vin fari tion. Ekzemple, kun Esperanto vi povas partopreni Internaciajn Kongresojn, kie renkontiĝas homoj el ĉiuj kulturoj por diskuti kaj festi kune.
Kaj ne forgesu la amuzon! Kun Esperanto, vi povas ludi ludojn, legi librojn kaj spektaklojn, kaj partopreni eventojn kaj kunvenojn en Esperanto-komunumoj. Do, ne hezitu plu! Lernu Esperanton hodiaŭ kaj malfermu al vi novajn eblecojn kaj spertojn!
Normala studunta semajnoRedakti
- lundo: mi havas kapdoloron, mi ne iras lernejon
- mardo: mi havas malmulte da monon, mi estas malsata
- merkredo: mi ne havas sufiĉan monon, mi estas tre malsata
- ĵaudo: mi ne havas monon, mi estas tre malsatega
- vendredo: mi finfine havas monon!
- sabato: mi ne memoras
- dimanĉo: mi ne memoras
GazetojRedakti
Kvankam en kelkaj landoj, kiel ekz. Germanujo, Hungarujo (La Pioniro) kaj Bohemujo (Studento) la E-a studenta movado bone ekfloris en diversaj jaroj, la int. movado ne progresis. La en 1909 fondita "Ĉiostudenta Asocio" eldonis de 1910-12 Gestudentaj Interesoj. Krom ĝi ekzistis "Universala Studenta Unio" kun organo La Tribuno (Utiel, Hisp). Provoj revivigi la movadon post la milito ne sukcesis.
ŜercoRedakti
Du studentoj promenas trans la kampuso. Unu el ili diras: "De kie vi akiris tiel bonegan biciklon?"
La alia respondis: "Hieraŭ, kiam mi promenis, tute enpensiĝinta, bela knabino veturis ĉi tiun biciklon. Kiam ŝi vidis min, ŝi ĵetis la biciklon flanken, demetis siajn vestojn kaj kriis: 'Prenu kion vi volas ! Nu jes mi prenis la biciklon.
La unua studento konsente kapjesis: “Bona elekto, la vestaĵoj ja certe ne konvenus al vi.
TestoRedakti
Studunto ekzameniĝas pri elektriko kaj montras absolutan mankon je teoriaj scioj. Profesoro donas al li lastan ŝancon: "Se vi kapablas klarigi al mi ion praktikan, mi ne malsukcesigos vin. Ĉu vi scias, kiel funkcias tramo?" --- "Ho jes, kompreneble, tramo funkcias per elektra motoro; ĝi veturas sur feraj reloj, super la reloj estas drato, laŭ tiu drato glitas kurentprenilo, en la formo de troleo aŭ pantografo..." --- la profesoro ektrankviliĝas --- "...kaj kiam tiu kurentprenilo frotas la draton, ekestas frota elektro, kiu funkciigas la tramon!"
La profesoro, senespere, redemandas: "Se vere tiel estus, kiamaniere tramo povus ekveturi?" "Ha, simple; por tio la kondukisto ja havas krankon, kiun li turnas por ekveturigi!"
Testo pri anatomioRedakti
Studunto ekzameniĝas pri anatomio. Bedaŭrinde montriĝas, ke lia scio de la internacia lingvo havas mankojn. Demandite pri montrita organo, li respondas: "Tio ĉi estas la hebadon."
Profesoro korektas: "Unue oni ne diras hebadon, sed hepaton; due ne 'estas la hepaton', sed 'estas la hepato'. Trie ĝi estas ne la hepato, sed la lieno."
HoRedakti
Studento, post kolosa, tutnokta vinamuziĝo, en la fruaj horoj de l’ mateno venas hejmen, en terure ebria stato. Li kuŝiĝas vestita sur liton, kun la piedoj sur la kuseno kaj kun la kapo sur la porpieda fino de la lito. Post kelke da horoj li vekiĝas, kaj, vinvaporume ankoraŭ, rimarkas sian turnitan kuŝan situacion.
— Ha! — li murmuras, — mi pensis, ke mia kapo do-loras; kaj jen mi vidas, ke miaj ŝuoj premegas ...
EsperantoRedakti
Tuj post la ekesto de E ĝi laŭ superstiĉa popola kredo trovis adeptojn inter la studentoj. Z mem jam kiel studento laboris por la solvo de la int. lingvo kaj liaj kolegoj estis semtempe ankaŭ la unuaj E-istoj.
En la antaŭmilita movado la studentoj havis sufiĉe gravan rolon, sed apartan organizaĵon dum daŭra tempo ili ne havis, ankaŭ la gaseto „La Esperanta Studento“ (1906), “The ESPERANTO Student“ (1908), ktp. havis nur efemeran vivon. Mem la Esperantistaj socialistoj tro atentis la propagandon inter la studentoj kaj tiucele aranĝadis afte specialajn ursojn. Kelkloke ekzistis apartaj grupoj kaj kluboj kaj jem en 1909 oni fondis Int. Studentan Ligon en Praha.
Post la milito komerciĝis nova periodo tiutempe estis kreataj la unuaj katedroj de ESPERANTO en diversaj universitatoj (v.), kiuj plibrandigis la nombron de la studentaj Esperantistoj kaj plirapidigis la fondon de apartaj studentaj ESPERANTO kluboj.
Gravan instigon donis al la movado la studenta fekkunveno dum la UK en Budapest en 1929, kie oni decidis fondi novan studentan Esperantistan ligon. La preparajn laborojn faris la St. Esperantista Klubo en Zagreb kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmoda Esperantista Ligo (ŜTELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj praktikaj servoj. Dum la UK en Kraków, 1931, oni akceptis la projekton de la prez. Lapenna Ivo, ke ĉiujare la studentaj fekkunvenoj dum la UK komisiu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la Esperantistaj studentoj. Kiel centro estis elektrita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumas tiun devon ĝis hodiaŭ. La taskoj de la centro estas: l. kunligi la Esperantistajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni duonjaran raparton, 4. funkcii kiel reprezentanto de la studentaj ESPERANTO organizaĵoj en ĉiuj int. rilatoj.
Studenta Esperanto-movadoRedakti
La ĉefan paroladon faris la prezidanto, St. Andrejĉin. Interalie li diris, ke tuj post la ekesto de Esperanto ĝi trovis adeptojn inter la studentoj. L. L. Zamenhof mem jam kiel studento laboris por la solvo de la internecia lingvo kaj liaj kunstudentoj estis samtempe ankaŭ la unuaj esperantistoj. La internacia studenta himno Gaudeamus igitur, origine latina, kiun Zamenhof esperantigis, estis inter liaj aparte ŝatataj versaĵoj.
En la Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito la studentoj havis sufiĉe gravan rolon, sed apartan organizaĵon dum daŭra tempo ili ne havis, ankaŭ la gazeto „La Esperantista Studento“ (1906), “The Esperanto Student“ (1908), ktp. havis nur efemeran vivon. Mem la esperantistaj societoj tre atentis la propagandon inter la studentoj kaj tiucele aranĝadis ofte specialajn kursojn. Kelkloke ekzistis apartaj grupoj kaj kluboj kaj jam en 1909 oni fondis Internacian Studentan Ligon en Prago.
Post la unua mondmilito komenciĝis nova periodo. Tiutempe estis kreataj la unuaj katedroj de Esperanto en diversaj universitatoj[1], kiuj pligrandigis la nombron de la studentaj esperantistoj kaj plirapidigis la fondon de apartaj studentaj Esperanto-kluboj. En 1926 la Internacia Studenta Ligo en Varsovio havis 16 klubojn, kiel siajn anojn, sed la kunlaboro inter ili ne estis kontentiga.
S-ro Prof. Cainito ankaŭ opinias, keRedakti
Gravan instigon donis al la movado la studenta fakkunveno dum la 21-a Universala kongreso de 1929 en Budapeŝto, kie oni decidis fondi novan studentan esperantistan ligon. La preparajn laborojn faris la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj praktikaj servoj. Dum la 23-a Universala kongreso de 1931 en Krakovo oni akceptis la projekton de la prezidanto Ivo Lapenna, ke ĉiujare la studentaj fakkunvenoj dum la Universala kongreso komisiu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la Esperantistaj studentoj. Kiel centro estis elektita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumis tiun funkcion ĝis la perturboj de la Dua Mondmilito. La taskoj de la centro laŭ la stato de la 1930-aj jaroj estis: l. kunligi la Esperantistajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni duonjaran raporton, 4. funkcii kiel reprezentanto de la studentaj E organizaĵoj en ĉiuj int. rilatoj.
Post la Dua Mondmilito la studenta Esperanto-movado iĝis grava parto, fakte la kerno, de la junulara Esperanto-movado ĉirkaŭ la internacia organizaĵo TEJO. En plej multaj landoj studentaj kaj nestudentaj (precipe pli junaj lernejanoj, malpligrandkvante junaj metilernantoj kaj laboristoj) junaj esperantistoj kunlaboris en unu junulara asocio, nur en la Popola Respubliko Pollando kreiĝis du asocioj, Pola Esperanto-Junularo kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), pro favora ŝtata subteno al specife studentaj naciaj organizaĵoj. La Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo aktivas ĝis la nuntempo.
ĈambroRedakti
Juna studento deziris lui meblitan ĉambron. Ĉar li estas iom postulema, li diris al la dom-posedanto: "Tiu ĉambro ne estas tre bela. Krome, ĝi estas iom malgranda. Ĉu vi ne povus almenaŭ tapeti ĝin?"
La dom-posedanto grumblis: "Ne. Tiam ĝi farighus ja ankoraŭ pli malgranda!"
JuroRedakti
Juĝisto demandas Studunton: "Kiam vi vidis, ke la viroj ekbatis sin reciproke per bierkruĉoj, ĉu vi ne povis pacigi ilin?" "Mi tre volis, sinjoro juĝisto, sed mi mem ne havis bierkruĉon."
PrincipojRedakti
Luigantino de ĉambro: Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.
Studunto: Tio ĉi estas ankaŭ mia principo: "aŭ akurate, aŭ tute ne!"
KorespondadoRedakti
Kolegia studento skribis al siaj gepatroj:
- "Karaj Patrino kaj Patro,
- Via filo, Jochjo.
- P.S. Skribinte ĉi tiun, mi sentis min tiom malĝoja ke mi postkuris la poŝtiston por regajni la leteron, kiun mi volis bruligi. Mi preĝis ke la letero neniam atingos vin sed mi estis tro malfrua."
Post kelkaj tagoj, Johano ricevis la jenan respondon de sia patro:
- "Kara Johano,
- Bonajn novaĵojn! Viaj preĝoj estis respondataj! La letero neniam alvenis.
- Via Paĉjo."
Inter universitataj studentojRedakti
- Aŭskultu, Ĝorĝo, mi ricevis avizon de la biblioteko pri iu prunto.
- Ĉu vi ne redonis ĝustatempe la librojn pruntedonitajn?
- Ne, ne! ne temas pri libroj, ili donis al mi unu semajnon da tempo por redoni la bibliotekistinon.
RendevuoRedakti
"Kiel estis via blinda rendevuo?" universitata studento demandis ŝian ĉambrokunulon.
"Terure!" la ĉambrokunulo respondis. "Li aperis en sia Rolls Royce de 1932."
"Wow! Tio estas tre multekosta aŭto. Kio estas tiel malbona pri tio?"
"Li estis la origina posedanto!"
SpeguloRedakti
Leĝostudento nokte venis en sian loĝejon tre ”provizita” el trinkejo, englutinta kelke da boteletoj. En la sekvinta mateno, li vekiĝis suferante la sekvojn de sia konduto, li do ne vidis tute klare. Li penas trovi sian spegulon por
konstati sian timon pri sia mieno; sed li trovas anstataû ̧ĝin sian harbroson.
—Fi! je la diablo! — ekkriis li, rigardante en la opiniatan spegulon, —kiel mi estas nerazita!
ElektoRedakti
La onklo: Kara nevo, la konstanta drinkado kaj la serio-za lernado ne povas ja paralele kuniri ...
La nevo: Vi estas prava, kara onklo; mi çesigas do la seriozan lernadon.
InicoRedakti
Ankaŭ studentasociaj foje havas inicajn ritojn. Novaj membroj post provperiodo de ses monatoj ĝis jaro kaj inico iĝas plenaj membroj.
Eks-StuduntoRedakti
Eks-studunto vicstaras en vendejo, kiam bela virino entuziasme salutas lin kaj ridetas. Ŝi estas tre bela kaj ŝajne konas lin, do la viro penis memori kiu estas la virino, sed ne povas.
La virino, vidante ke la viro ne konas ŝin, diras, “Mi pardonpetas. Mi kredis, ke vi estas la patro de unu de miaj knaboj.” Tiam, ŝi eliras la vendejon.
Une la viro estas ŝokita, ke virino eĉ ne konus la patron de siaj geknaboj. Tiam, li ekmaltrankviliĝas. Eble, dum unu el la frenezaj festoj li ĉeestis dum universitato, eble li ja patris ŝian knabon.
Li kuras de la vendejo, vidas la virinon nur kelkaj paŝoj for, kaj demandas al ŝi, “Ĉu vi estas tiu virino, kiun mi renkontis je la festo, kie ni trinkegis kaj faris frenezan sekson sur la kanapo antaŭ ĉiuj?”
“Ne,” la virino diras, ŝokita aspekto sur vizaĝo. “Mi instruis je la lernejo de via filo.”
Jubilea telegramoRedakti
Ni tial pensas, ke mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N. . .a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : « Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de Ŝĉedrin venis respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin. »
Bonan amuzon!
El historioRedakti
Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon : — Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]
Lastaj vortojRedakti
Mi vidis alian fari tion en la televido!
NotojRedakti
- ↑ Ĉar la Kristo frapas ĉiutage la pordon de nia koro, kaj invitas nin manĝi kun Li.